Index

Friedrich Engels

La kontribuo de la laboro ĉe la homiĝo de la simio

(1876)

 

La laboro estas la fonto de ĉia riĉo, diras la politikaj ekonomoj. Tio ĝi estas- apud la naturo, kiu liveras al ĝi la materion, kiun ĝi transformas en riĉon. Sed la laboro estas ankoraŭ senfine pli ol tio. Ĝi estas la unua baza kondiĉo de ĉia homvivo, ja eĉ en tia grado, ke ni povas diri en certa senco: Ĝi kreis la homon mem.

Antaŭ pluraj centmiloj da jaroj, dum ankoraŭ ne firme difinebla parto de tiu terperiodo, kiun la la geologoj nomas la tercieran, supozeble je ties fino, vivis ie en la varmega terzono- verŝajne sur granda firma tero, nun sinkinta sur la grundon de la Hinda Oceano- gento el homsimilaj simioj kun precipe alta evoluo. Darvino donis al ni proksimuman priskribon de tiuj niaj antaŭuloj. Ili estis tute kaj dense kovritaj kun haroj, havis barbojn kaj pintajn orelojn kaj vivis en gregoj sur arboj.

Certe instigite komence de la propra vivmaniero, kiu ĉe la grimpado asignas aliajn taskojn al la mano ol al la piedoj, tiuj simioj komencis sur ebena tero dekutimigi sin de la helpo de la manoj ĉe la irado kaj iris pli kaj pli rekte. Per tio la decida paŝo estis farita por la transiro de la simioj al la homoj.

Ĉiuj ankoraŭ nun vivantaj homsimilaj simioj povas stari rekte kaj kapablas formovi sin per la nuraj ambaŭ piedoj. Sed nur en bezono kaj treege mallerte. Ilia laŭnatura irado okazas en duone rekta pozicio kaj entenas la uzadon de la manoj. La plej multaj apogas la ostetojn de pugno sur la teron kaj svingas la korpon kun suprentiritaj gamboj tra inter la longajn brakojn, kiel lamulo, kiu iras sur lambastonoj. Cetere ni ankoraŭ nun povas observi ĉe la simioj ĉiujn transirajn stadiojn de la irado sur la manoj kaj la piedoj ĝis la irado sur ambaŭ piedoj. Sed ĉe neniu el ili la lasta maniero fariĝis pli ol helpo en bezono.

Se la rekta irado ĉe niaj harhavaj antaŭuloj fariĝis unue regulo kaj iom post iom neceso, la antaŭkondiĉo estis, ke la manoj transprenis pli kaj pli da aliaj funkcioj. Ankaŭ ĉe la simioj jam regas certa dispartigo de la uzado de la manoj kaj piedoj. La manon, kiel jam menciite, oni uzas ĉe la grimpado en alia maniero ol la piedon. La mano servas antaŭ ĉio alia por la plukado kaj firmtenado de la nutraĵoj, kiel tio jam okazas per la antaŭaj piedoj ĉe la malalte evoluitaj mambestoj. Per ili kelkaj simioj konstruas nestojn en la arboj, aŭ eĉ kiel la ĉimpanzo interbranĉajn tegmentojn, kiel protekton kontraŭ la malbona vetero. Per la mano ili ekkaptas bastonojn por la defendo kontraŭ malamikoj aŭ bombardas ilin per fruktoj kaj ŝtonoj. Per la mano ili realigas en la kaptiteco kelkajn simplajn, ĉe la homoj viditajn, faradojn. Sed ĝuste ĉe tio oni vidas, kiom granda estas la distanco inter la neevoluita mano eĉ de la plej homsimilaj simioj kaj la, pro la laboro de jarmiloj, alte evoluita homa mano. La nombro kaj ĝenerala aranĝo de la ostoj kaj muskoloj kongruas ĉe ambaŭ; sed la mano de la plej malalta sovaĝulo povas realigi centojn da faradoj, kiujn neniu simia mano povas laŭfari. Neniu mano de simio estigis iam ajn eĉ la plej krudan ŝtontranĉilon.

La faradoj, al kiuj adaptigis niaj antaŭuloj dum la transiro de la simio al la homo en la paso de multaj jarmiloj iom post iom siajn manojn, pro tio komence povis esti nur tre simplaj. La plej malaltaj sovaĝuloj, eĉ tiuj, pri kiuj estas supozebla refalo en pli bestsimilan staton kun samtempa korpa reformiĝo, estas ankoraŭ multe pli evoluitaj ol tiuj transiraj estaĵoj. Ĝis la unua ŝtongruzo estis prilaborita en tranĉilon per mano de homo, ĉe tio eble pasis tempospaco rilate kiun la konata historia tempo ŝajne malgravas. Sed la decida paŝo estis farita: La mano estis liberigita kaj povis nun akiri al si pli kaj pli da novaj lertoj, kaj la pli granda fleksebleco akirita per tio, herediĝis kaj plimultiĝis de gento al gento.

Tiel la mano ne nur estas la organo de la laboro, ĝi ankaŭ estas ĝia produkto. Nur pere de laboro, pere de la adaptiĝo je pli kaj pli da novaj faradoj, per heredigo de la per tio akirita precipa elformiĝo de muskoloj, ligamentoj, kaj dum pli longa tempospaco ankaŭ de la ostoj kaj per la ĉiam denova uzado de tiu ĉi heredita plifajnigo je novaj, pli kaj pli komplikaj faradoj la homa mano ricevis tiun altan gradon da perfekteco, en kiu ĝi povis kvazaŭ elsorĉi la pentraĵojn de Rafaelo, la statuojn de Thorsvaldsen, la muzikon de Paganini.

Sed la mano ne ekzistis sola. Ĝi estis nur unu membro de tuta, treege asociita organismo. Kaj kio estis bona por la tuta mano, tio estis ankaŭ bona por la tuta korpo, en kies servo ĝi laboris- kaj tio en duobla maniero.

Unue sekve de la leĝo de la korelativeco de la kreskado, kiel Darvino nomis tion. Laŭ tiu leĝo difinaj formoj de unuopaj partoj de organa estaĵo estas ĉiam interligitaj kun certaj formoj de aliaj partoj, kiuj ŝajne tute ne havas interligon kun tiuj. Tiel ĉiuj bestoj, kiuj posedas ruĝajn sangoĉelojn sen ĉelkerno kaj kies malantaŭkapo estas ligita kun la unua spina vertebro pere de du artikaj ostaj elstaraĵoj (kondiloj), sen escepto havas ankaŭ laktoglandojn por la mamnutrado de la idoj. Tiel ĉe mambestoj estas fenditaj ungegoj regule interligitaj kun pluropa stomako por la remaĉado. Ŝanĝoj de difinaj formoj sekvigas ŝanĝojn de certaj aliaj korpopartoj, sen tio, ke ni povas klarigi la interligon. Tute blankaj katoj kun bluaj okuloj estas ĉiam aŭ preskaŭ ĉiam surdaj. La iompostioma plifajnigo de la homomano kaj la same rapida elformiĝo de la piedo por la rekta irado sendube reefikis ankaŭ pro tia korelativeco je aliaj partoj de la organismo. Sed tiun reefikon oni ankoraŭ multe tro malmulte esploris por tio, ke ni povus fari pli ol ĝenerale konstati ĝin.

Multe pli grave estas la rekta, pruvebla reefiko de la evoluo de la mano je la cetera organismo. Kiel jam dirite, estis niaj simiaj antaŭuloj societemaj; estas videble neeble, la homon, la plej societeman el ĉiuj bestoj, dedukti de nesocietema plej proksima antaŭulo. La regado super la naturo, komencanta kun la elformiĝo de la mano, plivastigis ĉe ĉiu progreso la horizonton de la homo. Je la aĵoj de la naturo li malkovris senĉese novajn, ĝis tiam nesciatajn ecojn. Aliflanke la elformiĝo de la laboro necese kontribuis je tio pli dense kunligi la membrojn de la socio, per tio, ke ĝi pliigis la kazojn de reciproka subteno de komuna kunagado, kaj klarigis por ĉiu unuopulo la konscion de la utileco de tiu kunagado. Koncize dirate, la ekestantaj homoj evoluis ĝis tia grado, ke ili havis ion por diri reciproke. La bezono kreis al si organon: La neevoluita laringo de la simio lante, sed sekure aliformiĝis, per modulado al pli kaj pli intensa modulado, kaj la organoj de la buŝo lernis iom post iom elparoli unu artikulaciitan literon post la alia.

Ke tiu ĉi klarigo de la ekesto de la lingvo el kaj kun la laboro estas la sole prava, pruvas la komparo kun la bestoj. La malmulton, kion eĉ la plej evoluitaj el ili sciigas reciproke, ili povas sciigi unu al la alia eĉ sen artikulaciita lingvo. En la natura stato neniu besto sentas tion kiel mankon ne povi paroli aŭ ne kompreni homan lingvon. Tute alie estas, se ĝi estas malsovaĝigata de homoj. La hundo kaj la ĉevalo en la interrilato kun homo havas tian delikatan aŭdosenton, ke ili lernas kompreni ĉiun lingvon tiel facile, kiel koncernas la horizonton de iliaj imagoj. Krome ili akiris al si la kapablon por sentoj kiel la fidelecon al homoj, dankemon ktp., kiuj pli frue estis fremdaj al ili; kaj tiu, kiu multe interrilatis al tiuj bestoj, apenaŭ povas deteni sin de la konvinko, ke estas sufiĉaj kazoj, kie ili nun sentas la malkapablon povi paroli kiel mankon, kiu bedaŭrinde tamen ne plu forigeblas pro la tro specialigitaj voĉorganoj. Sed kie la organo ekzistas, tie ĉesiĝas ankaŭ tiu nekapablo interne de certaj limoj. La buŝorganoj de la birdoj estas certe tiom diferencaj de la homaj, kiom eblas, sed tamen birdoj estas la solaj bestoj, kiuj lernas paroli; kaj la birdo kun la plej abomeninda voĉo, la papago, parolas plej bone. Oni ne diru, ke li ne komprenas, kion li diras. Kompreneble ĝi ripetas babilante pro nura plezuro je la parolado kaj la societo de homoj dum horoj sian tutan vorttrezoron. Sed tiom, kiom ĝi koncernas la horizonton de iliaj imagoj, tiom ĝi ankaŭ povas lerni kompreni, kion ĝi diras. Oni instruu al papago insultvortojn, tiel, ke ĝi ricevas imagon de ilia signifo (ĉefa plezuro de matrosoj hejmenvelantaj el varmegaj landoj); oni incitu la papagon, kaj oni baldaŭ eltrovos, ke la papago scias uzi siajn insultvortojn tiel bone, kiel standvendistino de legomoj en Berlino. Same estas pri la almozpetado de frandaĵoj.

La laboro unue, poste kaj tiam kun ĝi la lingvo- tio estas la du plej esencaj impulsoj, sub kies influo la cerbo de la simio iom post iom transiris en la spite al ĉia simileco multe pli grandan kaj perfektan cerbon de homo. Kun la plibonigo de la cerbo iris man-en-mane la plibonigo de liaj plej proksimaj iloj, de liaj sensorganoj. Kiel jam la lingvo necese estas akompanata de iompostioma elformiĝo de konforma plifajnigo de la aŭdorgano, tiel la elformiĝo de la cerbo entute de ĉiuj sensoj. La aglo povas vidi ion trans pli longajn distancojn ol la homo, sed la homa okulo vidas multe pli je la aĵoj ol tiu de aglo. La hundo havas multe pli delikatan flarsenton ol la homo, sed ĝi ne diferencigas eĉ la centonan parton de la odoroj, kiuj por la homo estas difinitaj rekoniloj por diversaj aĵoj. Kaj la palposenso, kiu ĉe la simioj en la plej krudaj komencoj apenaŭ ekzistas, unue elformiĝis kun la homomano mem, per la laboro.

La reefikado de la evoluo de la cerbo kaj de liaj servemaj sensoj, de la pli kaj pli klariĝanta konscio, de la abstrakt- kaj konkludkapablo je la laboro kaj la lingvo donis al ambaŭ ĉiam denovan impulson al perfektiĝo, perfektiĝo, kiu ne eble trovis finon, tuj, kiam la homo estis disigita de la simio, sed kiu de tiam ĉe diversaj popoloj kaj je diversaj tempoj diference laŭ grado kaj direkto, kelkloke mem interrompita per loka kaj tempa regreso; entute kaj ĝenerale ege prosperis; unuflanke ege antaŭenigite, kaj aliflanke direktate en pli difinitaj direktoj per nova, kun la apero de la preta homo, aldoniĝinta elemento- la socio.

Centmiloj da jaroj- en la historio de la tero plej verŝajne ne pli ol sekundo en la homvivo* - certe pasis antaŭ ol eliris el la grego de arbogrimpantaj simioj socio de homoj. Sed finfine ĝi ĉeestis. Kaj kion ni trovas denove kiel la decidan diferencon inter simiogrego kaj homosocio? La laboron. La simia grego kontentiĝis per tio sin paŝti en sia nutrodistrikto asignata al ĝi pro la geografia situo aŭ sekve de la rezisto de najbaraj gregoj; ĝi entreprenis migradojn kaj batalojn por gajni novan nutroterenon, sed ĝi estis malkapabla eltiri el tiu nutrotereno pli ol tion, kion ĝi ofertis laŭ sia naturo al ĝi, escepte de tio, ke la simio senkonscie sterkis la terenon per siaj ekskrementoj. Tuj kiam ĉiuj eblaj nutroterenoj estis okupitaj, pliigo de la simiopopulacio ne plu povis okazi; la nombroj de la bestoj en la plej bona kazo povis resti la sama. Sed ĉe ĉiuj bestoj okazas disipo de nutraĵoj en alta grado, kaj krome mortigo de la pornutraj idoj jam ĝerme. La lupo ne indulgas, kiel la ĉasisto, la femalan kapreolon, kiu en la sekvonta jaro nasku la virkapreoletojn al ĝi; la kaproj en Grekio, kiuj paŝtas sin per la juna arbustaĵo antaŭ ol ĝi plenkreskas, manĝis ĝisnudaj ĉiujn montojn de la lando. Tiu ĉi "troekspluato" fare de la bestoj ludas gravan rolon ĉe la transformo de la specioj, per tio, ke ĝi devigas la bestojn, adaptiĝi al aliaj nutraĵoj ol la kutimaj, per kio ilia sango ricevas alian kemian konsiston kaj la tuta korpokonstitucio iom post iom fariĝas alia, dume elmortas la foje fiksitaj specioj. Ne estas pridubeble, ke tiu troekspluato ege kontribuis al la homiĝo de niaj antaŭuloj. Ĉe simia raso, kiu je inteligento kaj adaptkapablo estis multe supera al ĉiu aliaj, tio devis konduki al tio, ke la nombro de la nutroplantoj pli kaj pli etendiĝas kaj, ke de la nutroplantoj pli kaj pli da manĝeblaj partoj estis manĝataj, koncize dirate, ke la nutraĵo fariĝis pli kaj pli varia kaj kun ĝi la substancoj enirantaj en la korpon, la kemiaj kondiĉoj de la homiĝo. Sed ĉio tio propre ankoraŭ ne estis la laboro. La laboro komenciĝas per la produktado de laboriloj. Kaj kio estas la plej malnovaj laboriloj, kiujn ni trovas? La plej malnovaj, juĝante laŭ la trovitaj heredaĵoj de antaŭhistoriaj homoj, laŭ la vivmaniero de la plej fruaj historiaj popoloj kaj la plej krudaj nunaj sovaĝuloj? Estas la ĉasiloj kaj fiŝkaptiloj, la unuaj el ili estis samtempe armiloj. Ĉasado kaj fiŝkaptado havas kiel antaŭkondiĉon la transiron de la nura plantonutrado al la kunĝuado de la viando, kaj ĉi tie ni havas denove esencan paŝon al la homiĝo. La viandonutraĵo entenis en preskaŭ preta stato la plej esencajn substancojn, kiujn la korpo bezonas por sia metabolo; ĝi kurtigis kun la digesto la tempodaŭron de la ceteraj vegetalaj, al la plantovivo respondantaj fenomenoj en la korpo kaj gajnis per tio pli da tempo, pli da substanco kaj pli da inklino por la agado de la propre besta (animala) vivo. Kaj ju pli la fariĝanta homo malproksimiĝis de la plantoj, despli ĝi leviĝis super la bestojn. Kiel la kutimigo je la plantonutrado apud la viando estis farinta el la sovaĝaj katoj kaj hundoj servistojn de la homoj, tiel la kutimigo al la vianda manĝo apud la planta manĝo esence kontribuis al tio doni al la fariĝanta homo korpoforton kaj memstarecon. Sed plej esence estis la efiko de la vianda nutrado je la cerbo, kiun nun la necesaj substancoj por la nutrado kaj evoluo multe pli alfluis ol antaŭe, kaj kiu tial povis elformiĝi de gento al gento pli rapide kaj pli perfekte. Kun la permeso de la sinjoroj vegetaranoj, la homo ne sen viandaj nutraĵoj ekestis, kaj kvankam la viandonutrado ĉe ĉiuj niaj konataj popoloj iam ĉeokaze kondukis al la kanibalismo (la antaŭuloj de la Berlinanoj, la veletaboj kaj vilcoj manĝis siajn gepatrojn ankoraŭ en la deka jarcento), tio nun ne plu povas damaĝi al ni.

La viandomanĝo kondukis al du novaj progresoj kun decida signifo: al la utiligo de la fajro kaj al la malsovaĝigo de bestoj. La unua progreso kurtigis la digestoprocedon eĉ pli, per tio, ke ĝi, por diri tiel, albuŝigis la manĝon jam duone digestitan. La dua progreso faris la viandomanĝon pli ofta, per tio, ke ĝi apud la ĉasado malfermis novan pli regulan ricevfonton kaj krome disponigis en la lakto kaj en ĝiaj produktoj novan, al la viando rilate la miksaĵon de la substancoj almenaŭ samvaloran nutraĵon. Tiel ambaŭ progresoj fariĝis jam rektaj emancipiigaj rimedoj por la homoj; pritrakti detale iliajn efikojn, tio transpasus ĉi tie la allaseblajn limojn, de kiom ajn granda graveco ili estis por la evoluo de la homoj kaj la socio.

Kiel la homo lernis manĝi ĉion manĝeblan, tiel ĝi lernis ankaŭ vivi en ĉiu klimato. Ĝi disvastigis sin super la tutan loĝeblan teron, ĝi, la sola besto, kio en si mem havis la potencperfektecon por tio. La aliaj bestoj, kiuj kutimiĝis al ĉiuj klimatoj, lernis tion ne per si mem, sed nur kiel sekvantaro de la homo: dombestoj kaj parasitoj. Kaj la transiro el la konstante varmega klimato de la praa hejmregiono en pli fridajn regionojn, kie la jaro sin dividis en vintron kaj someron, kreis novajn bezonojn: loĝejon kaj vestaĵojn kiel protekto kontraŭ frido kaj malsekeco, novajn laborkampojn kaj per tio novajn agadojn, kiuj malproksimigis la homon pli kaj pli de la besto.

Per la kunagado de la mano, parolorganoj kaj cerbo ricevis ne nur sole ĉiu individuo, sed ankaŭ la homoj en la socio la kapablon realigi pli kaj pli komplikajn faradojn, alstrebi pli kaj pli pretendemajn celojn kaj atingi ilin. La laboro mem fariĝis de gento al gento alia, pli perfekta, pli varia. Al la ĉasado kaj brutbredado aldoniĝis la agrokulturo, al tio la ŝpinado kaj teksado, la prilaborado de metaloj, la potfarado kaj la ŝipveturado. La komercon kaj la metiojn aldoniĝis fine la arto kaj la scienco, el triboj fariĝis nacioj kaj ŝtatoj. La juro kaj la politiko evoluiĝis, kaj kun ili la fantazia spegulbildo de la homaj aferoj en la homa kapo: la religio. Antaŭ ĉiuj tiuj formitaĵoj, kiuj unue kiel produktoj de la kapo prezentiĝis kaj kiuj ŝajne regis la homajn sociojn, la pli simplaj faritaĵoj de la mano fariĝis pli kaj pli malgravaj; kaj des pli, ĉar la kapo plananta la laboron, jam sur tre frua evolua ŝtupo de la socio (ekzemple jam en la simpla familio) la planitan laboron povis plenumigi pere de aliaj nepropraj manoj. Al la kapo, al la evoluo kaj agado de la cerbo, oni atribuis ĉian meriton je la rapide progresanta civilizacio; la homoj kutimiĝis al tio, klarigi sian agadon el sia pensado anstataŭ el siaj bezonoj (kiuj ĉe tio efektive en la kapo respeguliĝas, konsciiĝas)- kaj tiel ekestis iom post iom la idealista mondkoncepto, kiu precipe ekde la pereo de la antikva mondo regis la kapojn. Ĝi regas ankoraŭ tiom forte, ke eĉ la materialismaj naturesploristoj de la skolo de Darvino ankoraŭ ne povas fari klaran imagon de la ekesto de la homo, ĉar ili sub tiu idelogia influo ne ekkonas la rolon, kiun ludis la laboro ĉe tio.

La bestoj, kiel jam alludita, ŝanĝas per sia agado la eksteran naturon same tiel bone, se ankaŭ ne en la sama mezuro, kiel la homo, kaj tiu per ili faritaj ŝanĝoj de ilia ĉirkaŭaĵo reefikas, kiel ni vidis, transformige al la kaŭzantoj. En la naturo ja nenio okazas unuopigite. Ĉio efikas je la alia kaj inverse, kaj estas plej ofte la forgesado de tiu ĉiuflanka movado kaj reciproka efikado, kiu malhelpas niajn natursciencistojn vidi klare en la plej simplaj aferoj. Ni vidis kiel la kaproj malhelpis la replantadon de arbaroj en Grekio. En Sankta-Heleno la kaproj kaj porkoj, surterigitaj de la unuaj alvelintoj, kapablis preskaŭ tute ekstermi la malnovan vegetaĵon de la insulo kaj tiel pretigi la grundon, sur kiu la alportitaj plantoj de pli malfruaj ŝipistoj kaj kolonianoj povis disvastiĝi. Sed, se la bestoj kaŭzas daŭran efikon je la ĉirkaŭaĵo, tiukaze tio okazas senintence, kaj estas, por tiuj bestoj mem, io hazarda. Sed ju pli la homoj malproksimiĝas de la bestoj, des pli ilia efiko al la naturo estas karakterizata kiel antaŭpensita,laŭplana agado, direktata je certaj antaŭe konataj celoj. La besto neniigas la flaŭron de regiono sen scii, kion ĝi faras. La homo neniigas ĝin por semi en la liberigitan teron kampofruktojn aŭ planti arbojn kaj vitojn, pri kiuj li scias, ke ili rikoltigos lin multoblon de la semitaĵo. Li transigas utilajn plantojn kaj dombestojn el iu lando en alian kaj ŝanĝas tiel la vegetaĵaron kaj la bestvivon de tutaj mondpartoj. Eĉ pli. Per artefarita bredado plantoj kiel bestoj sub la mano de la homoj estas ŝanĝata en maniero, ke ili ne rekoneblas. La sovaĝajn plantojn, de kiuj devenas niaj grenospecioj, oni serĉas ankoraŭ vane. De kiu sovaĝa besto niaj hundoj, kiuj mem inter si estas tiom diversaj, aŭ niaj same tiom multnombraj ĉevalrasoj devenas, estas ankoraŭ disputata.

Kompreneblas per si mem, ke ne venas en nian kapon kontesti al la bestoj la kapablon agi laŭplane kaj antaŭpensinte. Male. Laŭplana agmaniero ekzistas ĝerme jam ĉie, kie ekzistas kaj reagas protoplasmo, vivanta albumino, tio estas, kie ĝi plenumas difinitajn, eĉ, se kiom ajn simplajn movojn kiel sekvo de difinitaj ekscitoj de ekstere. Ĉe tio reagoj okazas tie, kie ankoraŭ tute ne ekzistas ĉelo, kaj multe malpli nervoĉelo. La maniero kiel insektmanĝantaj plantoj kaptas sian predon same ŝajnas en certa rilato kiel laŭplana, kvankam komplete senkonscia. Ĉe la bestoj disvolviĝas la kapablo de konsciaj laŭplanaj agoj en la rilato al la evoluo de la nervosistemo kaj atingas ĉe la mambestoj jam altan ŝtupon. Ĉe la angla persekuta ĉasado de vulpoj oni ĉiutage povas observi, kiel precize la vulpo scias uzi sian grandan lokosciojn por eskapi siajn persekutantojn, kaj kiel bone li konas kaj uzas ĉiujn terenajn avantaĝojn , kiuj interrompas la spuron. Ĉe niaj en la interrilato kun homoj pli alte evoluitaj dombestoj oni povas observi ĉiutage ruzaĵojn, kiuj kun tiuj de homaj infanoj staras sur la sama ŝtupo. Kiel la evolua historio de la homa ĝermo en la patrina ventro prezentas nur kurtigitan ripetadon de la korpa evolua historio de niaj bestaj antaŭuloj dum milionoj da jaroj, ekde la vermo, tiel prezentas la mensa evoluado de la homa infano nur ankoraŭ eĉ iom pli kurtigitan ripetadon de la intelektaj kapabloj de la samaj antaŭuloj, almenaŭ de la pli malfruaj. Sed ĉia laŭplana agado de la bestoj ne atingis surpremi al la tero la stampilon de sia volo. Por tio necesis la homo.

Koncize esprimite, la besto uzas nur la eksteran naturon kaj estigas ŝanĝojn en ĝi simple pro sia ĉeesto; la homo faras ĝin servanta al siaj celoj pere de siaj ŝanĝoj, regas ĝin.

Kaj tio estas la lasta esenca diferenco de la homo de la ceteraj bestoj, kaj estas denove la laboro, kiu efektivigas tiun diferencon.

Sed ni ne flatu nin tro pro niaj homaj venkoj kontraŭ la naturo. Por ĉiu tia venko ĝi venĝas sin je ni. Estas vere, ĉiu havas en la unua vico la sekvojn, kiujn ni atendis, sed en la dua aŭ tria vico ĝi havas tute aliajn ne antaŭe supozitajn efikojn, kiuj pli ol nur ofte forigas la unuajn sekvojn denove. La homoj, kiuj en Mezopotamio, Grekio, Malgrandazio kaj aliloke ekstermis la arbarojn por gajni kultiveblan teron, ne sonĝis, ke ili per tio metis la kaŭzon al la nuna dezertiĝo de tiuj landoj, per tio, ke ili forprenis al ili kun la arbaroj la amasigajn centrojn kaj konservujojn de la humideco. La italoj de la Alpoj, kiam ili foruzigis la tiom zorgeme flegatajn abiajn arbarojn sur la norda deklivo de la montaro, ne divenis, ke ili per tio forfosis al la alpa paŝteja mastrumado la radikon; ili divenis eĉ malpli, ke ili per tio forprenis al siaj montfontoj dum la plej granda parto de la jaro la akvon, por ke tiuj en la pluvotempo disverŝiĝas des pli kolerajn torentojn sur la ebenaĵon. La disvastigantoj de la terpomo en Eŭropo ne sciis, ke ili disvastigis kun la farunecaj tuberoj la skrofolan malsanon. Kaj tiel oni memorigas nin ĉe ĉiu paŝo, ke ni neniukaze regas la naturon tiel, kiel konkerulo regas fremdan popolon, kiel iu, kiu staras ekstere de la naturo- sed, ke ni apartenas kun viando kaj sango kaj cerbo al ĝi kaj staras meze de ĝi, kaj ke nia tuta regado super ĝi konsistas en tio, ke ni, havante avantaĝon kontraŭ ĉiujn aliajn estaĵojn, povas ekkoni kaj ĝuste apliki ilin.

Kaj efektive ni lernas ĉiutage pli bone kompreni ĝiajn leĝojn kaj ekkoni la pli proksimajn kaj pli forajn postefikojn de niaj intervenoj en la kutiman iradon de la naturo. Precipe ekde la progresegoj de la naturscienco en tiu ĉi jarcento ni fariĝas pli kaj pli kapabligitaj koni ankaŭ la pli forajn naturajn postefikojn almenaŭ de niaj plej kutimaj produktadaj agoj kaj lernas per tio regi ilin. Sed ju pli tio okazas des pli la homoj denove ne nur sentos, sed scios sin kiel unuo kun la naturo, kaj des pli neebla fariĝos tiu kontraŭsenca imago de kontrasto inter spirito kaj materio, homo kaj naturo, animo kaj korpo, kiel tiu komencis leviĝi ekde la disfalo de la klasika antikva epoko en Eŭropo kaj ricevis sian plej grandan elformiĝon en la kristanismo.

Sed kvankam tio jam postulis la laboron de jarmiloj, ĝis ni lernis prikalkuli en certa mezuro la pli forajn naturajn efikojn de niaj agoj direktataj al nia produktado, tio estis ankoraŭ multe pli malfacila rilate la pli forajn sociajn efikojn de tiuj agoj. Ni menciis la terpomon kaj en ĝia sekvo la disvastigon de la skrofola malsano, sed kiel malgrava estas la skrofoloj kontraŭ la efikoj, kiun havis la reduktado de la laboristoj al terpoma nutrado por la vivsituacio de la popolamasoj en tutaj landoj, kontraŭ la malsatego, kiu trafis Irlandon en la jaro 1847 en la sekvo de la terpoma malsano kaj ĵetis milionon da irlandaj terpommanĝuloj- kiuj manĝis preskaŭ nur terpomojn, sub la teron kaj du milionojn trans la maron? Kiam la araboj lernis distili la alkoholon, ili ekhavis eĉ ne en sonĝo la ideon, ke ili per tio kreis unu el la esencaj iloj, per kio la praloĝantoj de la ankoraŭ tute ne malkovrita Ameriko estos eligitaj el la mondo. Kaj kiam Kolumbo malkovris tiun Amerikon, li ne sciis, ke li revekis per tio je nova vivo la, en Eŭropo delonge venkitan, sklavecon, kaj metis la bazon por la komercado de negroj. La viroj, kiuj en la deksepa kaj dekoka jarcentoj laboris je la fabrikado de la vapormaŝino, ne divenis, ke ili finpretigas tiun ilon, kiu pli ol ĉiu alia revoluciigas la statojn en la tuta mondo kaj precipe en Eŭropo pro la koncentrado de la riĉo sur la flanko de la malplimulto, kaj la senposedeco sur la flanko de la giganta plimulto, ke ĝi havigas unue al la burĝaro la socian kaj politikan regadon, sed tiam estigis klasbatalon inter la burĝaro kaj la proletaro, kiu povos finiĝi nur kun la forigo de la burĝaro kaj la forigo de ĉiuj klaskontraŭoj. - Sed ankaŭ en tiu kampo ni lernas iom post iom, per longaj, ofte duraj spertoj kaj per kunmetado kaj esplorado de la historiaj fontoj, klariĝi pri la nerektaj, pli foraj sociaj efikoj de nia produktiva agado, kaj per tio nin estas donata la ebleco regi kaj reguligi ankaŭ tiujn efikojn.

Sed por efektivigi tiun reguligon, je tio necesas pli ol la nura ekkono. Al tio apartenas la kompleta transformado de nia ĝisnuna maniero de produktado kaj kun ĝi de nia tuta socia ordo.

Ĉiuj ĝisnunaj produktadaj manieroj celis nur la evidentan, senperan efikecon de la laboro. La pliaj ekefikantaj sekvoj, okazantaj nur en pli malfrua tempo per iompostioma ripetado kaj amasiĝo, restas tute neglektitaj. La origina komuna propraĵo je la tero estis konforma unuflanke al la evolua stato de la homoj, kiu limigis ilian horizonton entute je la plej proksimaj aferoj, kaj alilflanke premisis certan abundon je disponigebla tereno, kiu rilate la eventualajn aĉajn sekvojn de tiu arbare origina ekonomio lasis certan liberan lokon. Se tiu abundo da tero elĉerpiĝis, disfalis ankaŭ la komuna propraĵo. Sed ĉiuj pli altaj formoj de la produktado progresis al la disigo de la loĝantaro en diversajn klasojn kaj per tio al la kontraŭo de regantaj kaj subpremataj klasoj; sed pro tio la intereso de la reganta klaso fariĝis la pelanta elemento de la produktado, se tiu ne limigis sin je la plej mizera vivteno de la subprematoj. Plej perfekte tio estas efektivigita en la nun en la okcidenta Eŭropo reganta kapitalisma maniero de produktado. La individuaj kapitalistoj, regantaj produktadon kaj interŝanĝon, povas zorgi nur pri la senpera efikeco de siaj agoj. Ja eĉ tiu efikeco- tiom longe, kiom temas pri la uzo de la produktita aŭ interŝanĝita artiklo- iĝas tute flanka; la gajnenda profito ĉe la vendo fariĝas la sola stimulo.

La socia scienco de la burĝaro, la klasika politika ekonomio, okupiĝas unuavice nur kun la senpere intencitaj efikoj de la homaj agadoj, kiuj estas direktataj al la produktado kaj la interŝanĝo. Tio estas tute kongrua al la socia organizo, kies teoria esprimo ĝi estas. Kie individuaj kapitalistoj produktas kaj interŝanĝas pro la senpera profito, povas trovi nur la plej proksimaj, plej senperaj rezultoj unuavican konsideron. Se la individua kapitalisto aŭ komercisto la fabrikitan aŭ aĉetitan varon sukcesas vendi kun la kutimaj profitetoj, li estas jam kontenta, kaj ne interesas lin, kio poste fariĝas el la varo kaj ties aĉetintoj. Same tiel estas kun la naturaj efikoj de la samaj agadoj. La hispanaj plantistoj en Kubo, kiuj forbrulis la arbarojn ĉe la deklivoj, kaj kiuj trovis en la cindro sufiĉe da sterkaĵo por unu generacio da plej profitodonaj kafarboj - kio ilin koncernis, ke poste la tropikaj pluvoverŝoj suprenlavis la ekde tiam jam senprotektan baraĵan teron kaj postlasis nur nudajn rokojn? En la rilato al la naturo, tiel, kiel al la socio, oni konsideras en la nuna produktada maniero unuavice nur la unuan, kvazaŭ mane kapteblan sukceson; kaj tamen oni ankoraŭ miras pri tio, ke la pli foraj postefikoj de la agadoj direktataj je tio, estas tute aliaj, plej ofte tute kontrastaj, ke la harmonio de proponado kaj postulado ŝanĝiĝas en ties polusan kontraŭon, kiel montras al ni la irado de ĉiu dekjara industria ciklo kaj kiel ankaŭ Germanio en la "kolapso"1 travivis malgrandan antaŭludon de tio; ke la privata propraĵo, fondita sur propra laboro, kun neceso evoluas plu al la senposedeco de la laboristoj, dume ĉia posedo pli kaj pli koncentriĝas en la manoj de nelaboristoj; ke (...)2

(Videble tiu fragmento, trovita en la postlasaĵo de Engels,
estis skribita en junio de la jaro 1876)

---

* piednoto de F.Engels: Aŭtoritato de la unua rango en tiu rilato, Siro W.Thomson, elkalkulis, ke ne multe pli ol cent milionoj da jaroj povas esti pasintaj ekde la tempo, kiam la tero tiom malvarmiĝis, ke plantoj kaj bestoj povas vivi sur ĝi.

1) temas pri la mondekonomia krizo de la jaro 1873, kiu en Germanio komenciĝis en la monato majo per la "grosser Krach", la granda kolapso, kiu estis la antaŭludo de longe daŭra krizo, kiu etendiĝis ĝis la fino de la sepdekaj jaroj.

2) Ĉi tie la manuskripto ĉesiĝas.

tradukis Cezar