Maŭ Zedong

 

Kiel Analizi la Klasojn en la Kamparo

(1933)

 


Skribita: Oktobro 1933. Tiu ĉi dokumento estis skribita de kamarado Maŭ Zedong en oktobro de 1933 por ĝustigi la deflankiĝojn okazintajn en la laboro de agrara reformo kaj ĝuste solvi la agraran problemon. Ĝi estis aprobita de la tiama Centra Laborist-Kamparana Demokratia Registaro kiel kriterio por determini la klasan apartenon en la kamparo.
Fonto: Elektitaj Verkoj de Maŭ Zedong, Fremdlingva Eldonejo, Pekino 1971.


 

I. La Bienulo

Bienulo estas tiu, kiu posedas agron, mem ne korplaboras, aŭ partoprenas korplaboron nur en tre sensignifa grado, kaj vivas depende de ekspluatado al kamparanoj. La ĉefa formo de ekspluatado de bienulo estas kolekti terrenton; krome, li samtempe aŭ pruntedonas monon, aŭ dungas kamplaborulojn, aŭ okupiĝas pri industrio aŭ komerco. Tamen, ekspluatado al kamparanoj per terrento estas la ĉefa formo de ekspluatado de bienulo. Ankaŭ administrado de publika tero kaj kolektado de rento el lerneja tero[1] apartenas al la kategorio de ekspluatado per terrento.

Iuj bienuloj, kiuj, kvankam jam bankrotis, tamen ankoraŭ ne korplaboras post sia bankroto, sed vivas depende de friponado, rabado, helpo de parencoj kaj amikoj aŭ aliaj rimedoj, kaj kies vivkondiĉoj estas pli bonaj ol tiuj de ordinaraj mezkamparanoj, ankoraŭ estas kalkulataj kiel bienuloj.

Militaristoj, burokratoj, lokaj tiranoj kaj malbonaj biensinjoroj estas politikaj reprezentantoj de la bienula klaso kaj estas ekstreme ferocaj el la bienuloj. Pli malgrandaj lokaj tiranoj kaj malbonaj biensinjoroj ofte troviĝas ankaŭ inter la riĉkamparanoj.

Personoj, kiuj helpas al bienuloj kolektadi renton kaj administri mastrumon kaj dependas de ekspluatado de bienuloj al kamparanoj kiel sia ĉefa fonto de vivteno kaj kies vivkondiĉoj estas pli bonaj ol tiuj de ordinaraj mezkamparanoj, devas esti traktataj kiel bienuloj.

Personoj, kiuj dependas de ekspluatado per uzuro kiel sia ĉefa fonto de vivteno kaj kies vivkondiĉoj estas pli bonaj ol tiuj de ordinaraj mezkamparanoj, estas nomataj uzuristoj kaj devas esti traktataj kiel bienuloj.

 

II. La Riĉkamparano

Riĉkamparano, ĝenerale, posedas agron. Sed iuj riĉkamparanoj posedas nur parton de la agro kaj luprenas la ceteran. Iuj aliaj tute ne posedas propran agron kaj luprenas la tutan agron. Riĉkamparano, ĝenerale, havas kompare abundajn kaj bonajn produktajn instrumentojn kaj kompare multe da likva kapitalo, mem partoprenas korplaboron, sed parto aŭ eĉ pli granda parto de lia fonto de vivteno ĉiam dependas de ekspluatado. La ĉefa formo de ekspluatado de riĉkamparano estas ekspluatado per dungo de laborforto (dungi jarajn kamplaborulojn). Krome, li samtempe aŭ luigas parton de sia agro kaj ekspluatas per terrento, aŭ pruntedonas monon, aŭ okupiĝas pri industrio aŭ komerco. Plejparto de riĉkamparanoj ankaŭ administras publikan teron. Devas esti traktataj kiel riĉkamparanoj ankaŭ tiuj, kiuj posedas sufiĉe grandan kvanton da bona agro, mem korplaboras dungante neniun kamplaborulon, sed ekspluatas kamparanojn per terrento, prunto-interezoj aŭ aliaj rimedoj. La ekspluatado de riĉkamparanoj estas konstanta, kaj la ekspluata enspezo de multaj riĉkamparanoj okupas la ĉefan parton en ilia tuta enspezo.

 

III. La Mezkamparano

Multaj mezkamparanoj posedas agron. Iuj mezkamparanoj posedas nur parton de la agro kaj luprenas la ceteran. Aliaj mezkamparanoj ne posedas propran agron kaj luprenas la tutan agron. Ĉiuj mezkamparanoj havas pli malpli multe da instrumentoj. Mezkamparano tute aŭ ĉefe dependas de sia propra korplaboro kiel la fonto de sia vivteno. Mezkamparano, ĝenerale, ne ekspluatas aliajn. Multaj mezkamparanoj eĉ estas ekspluatataj de aliaj en malgranda sumo da terrento kaj prunto-interezoj. Sed ĝenerale mezkamparano ne vendas sian laborforton. Alia parto de mezkamparanoj (la bonhavaj mezkamparanoj) faras malpezan ekspluaton al aliaj, sed tiu ĉi ekspluato ne estas konstanta kaj ne estas la ĉefa fonto de ilia enspezo.

 

IV. La Malriĉkamparano

Iuj el la malriĉkamparanoj posedas parton de la agro kaj havas nesufiĉajn instrumentojn, aliaj posedas neniom da agro kaj havas nur iom da nesufiĉaj instrumentoj. Ĝenerale, malriĉkamparanoj devas lupreni agron por kulturi kaj estas ekspluatataj de aliaj per terrento, prunto-interezoj kaj malgranda parto da dungo de laborforto.

Ĝenerale, mezkamparano ne bezonas vendi sian laborforton, sed malriĉkamparano devas vendi malgrandan parton de sia laborforto — jen la ĉefa kriterio por distingi inter mezkamparanoj kaj malriĉkamparanoj.

 

V. La Laboristo

Laboristo (inkluzive la dungitan kamparanon), ĝenerale, havas neniom da agro kaj instrumentoj. Iuj laboristoj posedas nur treege malgrandan kvanton da agro kaj instrumentoj. Laboristoj vivas tute aŭ ĉefe depende de vendo de sia laborforto.

 

 

___________________

Klarigo

1. En la kamparo de Ĉinio troviĝis multe da publika tero. Estis publika tero kun politika karaktero, ekzemple, tero apartenanta al distriktaj aŭ subdistriktaj registaroj. Estis publika tero kun klana karaktero, ekzemple, tero apartenanta al la prapatraj temploj de klanoj. Estis publika tero kun religia karaktero, ekzemple, tero apartenanta al budaistaj aŭ taoistaj temploj, katolikaj preĝejoj aŭ moskeoj. Estis publika tero kun karaktero de socia helpo aŭ publika bono, ekzemple, tero de grenejoj por publika helpo kaj tero por la afero konstrui kaj ripari pontojn kaj vojojn. Estis publika tero kun eduka karaktero, ekzemple, lerneja tero. Plejparto de la publika tero estis disponata de bienuloj kaj riĉkamparanoj, dum kamparanoj rajtis diri ion koncerne la administradon nur de malgranda parto de tiu ĉi tero.